Sondado

Tradicia navigada sondado.

Sondosondado estas la ago kaj efiko sondi, tio estas esplori surfacon por determini ties dimensiojn. Ĉefe oni sondas profundejojn de akvejoj kaj aliaj lokoj kie estas malutila la efiko de vidkapablo, kiel en aliaj lokoj; kaj en medicino eĉ ene de la homa korpo (vidu ekzemple artikolojn sondilo kaj medicina sondilo).

Plej modernaj kaj uzataj sondiloj por esplori submaran fundon estas eĥosondiloj.

Laŭ Francisko Azorín sondi estas Esplori la profundecon de akvo, de tereno.[1] Li indikas etimologion el la latina sub undare (sub ondo). Kaj li aldonas la terminon sondilo, por instrumento por sondi.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 187.
  2. Azorín, samloke.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search